Edinburgh Festival Fringe

Edinburgh Festival Fringe
ĉiujara okazaĵo
artfestivalo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1947 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Urbo Edinburgo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Edinburgh Festival Fringe (ankaŭ Edinburgh Fringe aŭ nur The Fringe) estas la plej granda el la Edinburgaj festivaloj, kaj la plej granda prezentarta festivalo en la mondo. Ĝi inkludas teatron, komedion, muzikon, dancon kaj porinfanajn prezentojn. Okazita ĉiujare en aŭgusto en Edinburgo, Skotlando, kutime komencante semajnon antaŭ la Edinburga Internacia Festivalo. Ne nur profesiaj, sed ankaŭ amatoraj grupoj kaj prezentistoj povas partopreni en tiu ĉi festivalo.

Ĝi estas malferma (ne-ĵurita) prezentarta festivalo, kio signifas, ke ne ekzistas elekta komitato kaj ĉiu povas eniri kun ajna speco de prezento. La oficiala festivalprogramo dividas la spektaklojn en sekciojn: teatro, komedio, danco, fizika teatro, cirko, kabaredo, porinfanaj spektakloj, muzikaloj, opero, muzikado, arta deklamado, ekspozicioj kaj okazaĵoj (aranĝoj). La plej granda sekcio estas kutime "komedio", konsistante pli ol trionon de la programo kaj havanta la plej altan publikan profilon en modernaj tempoj.

En 2024 ĝi daŭris 25 tagojn, vendis pli ol 2.6 milionojn da biletoj kaj prezentis pli ol 51 446 planitajn prezentojn de 3 746 malsamaj spektakloj tra 262 ejoj el 60 malsamaj landoj. De tiuj spektakloj, la plej granda sekcio estis komedio, reprezentante preskaŭ 40% de spektakloj, sekvita per teatro, kio estis 26.6% de spektakloj [1][2].

Dum la jaroj, la kombinaĵo de tiu festivalo kaj la Edinburgo Internacia Festo fariĝis mondskala okazaĵo de arto kaj kulturo, kiu estas superpasata nur de la Olimpikoj kaj la Mondpokalo en terminoj de tutmonde venditaj biletaj okazaĵoj[3].

The Fringe estis fondita en 1947 kiam ok teatraj grupoj volis ekspluati la grandan nombron da atendataj vizitantoj al la Edinburga Festivalo, ankaŭ okazigita por la unua fojo tiun jaron, organizante siajn proprajn "neoficialajn" prezentojn. Ekde tiam, la Fringe superis la oficialan festivalon, havas propran organizon kaj personaron, kaj vendas pli ol milionon da biletoj jare.

The Fringe preskaŭ temigas ekskluzive la prezentartojn, precipe teatron kaj komedion; la spektro intervalas de Ŝekspiro ĝis eksperimenta. Kelkaj Fringe-ejoj estas regulaj teatroj kaj regule vendas centojn da biletoj al spektaklo, aliaj estas transformitaj preĝejoj aŭ eĉ loĝoĉambroj kaj allogas unuciferajn spektantarojn. Komence estis malamikeco inter la Fringe kaj la oficiala festivalo, sed tio nun malaperis.

La Edinburgh Fringe inspiris tutmondan cirkviton de festivaloj en kanadaj, usonaj, aŭstraliaj kaj eŭropaj grandurboj. Fringe Festivals estas karakterizitaj per sia elektprocezo sen ĵurio same kiel la diverseco kaj larĝo de la okazaĵoj.

En 2007, protestoj eksplodis dum la prezento de la teatraĵo Jihad - the Musical.

  1. . Edinburgh Festival Fringe 2024 invites audiences to #UnleashYourFringe as full programme revealed (angle). Alirita 2024-08-21 .
  2. . As the 2024 Fringe closes – an open letter from Chief Executive, Shona McCarthy (angle). Alirita 2024-11-13 .
  3. Thorpe, Vanessa, "The comedians are ready and so are the crowds ... but where are the Edinburgh critics?", 14 July 2019.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne