Edmund Rose (1836-1914) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Germana kirurgo kaj sukcedanto de Theodor Billroth (1829-1894) en la Universitato de Zuriko. La sveda kirurgo Rudolf Ulrich Krönlein (1847-1910) estis lia asistanto en Zuriko. Dum la faŝisma-prusa milito de 1870-71 li laboris en la Milita Hospitalo de Berlino.
| |||||
Persona informo | |||||
Edmund Rose | |||||
Naskiĝo | 10-a de oktobro 1836 en Berlino, Germana Imperio | ||||
Morto | 31-a de majo 1914 en Berlino, Germana Imperio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Zuriko Universitato de Berlino Universitato de Würzburg | ||||
Familio | |||||
Patro | Gustav Rose ![]() | ||||
Gefratoj | Valentin Rose ![]() | ||||
Parencoj | Heinrich Rose (onklo) ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | okulkuracisto universitata instruisto kirurgo ![]() | ||||
Laborkampo | Kirurgio kaj okulkuracado ![]() | ||||
Aktiva en | Zuriko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Edmund Rose (1836-1914) estis germana kirurgo kaj sukcedanto de Theodor Billroth (1829-1894) en la hospitalo de la Universitato de Zuriko. Li estis filo de la renoma mineralogo Gustav Rose, nevo de la kemiisto Heinrich Rose, nepo de Valentin Rose la Juna, pranepo de Valentin Rose la Maljuna kaj frato de la filologo Valentin Rose (1829–1916). Li plenumis esplorojn en la kampo de la oftalmologio, daltonismo, ksantopsio aŭ vidperturbo, noktblindeco kaj antihelmintaj medikamentoj. Li ankaŭ verkis pri la diversaj manieroj kiel la santonino efikas sur la vidkapablo. Rilate al kirurgia medicino, li plenumis gravajn studojn pri la kortamponado, ankaŭ konata kiel "perikarda tamponado", kiam la perikarda fluidaĵo (aŭ sako envolvanta la koron) formiĝas rezultante en kunpremo de la koro.[1].