![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri kastelo en nuna urbo Tokio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon EDO. |
Edo | ||
---|---|---|
Kastelo | ||
![]() ![]() | ||
historia loko, hirajiro [+] | ||
Lando | Japanio | |
Koordinatoj | 35° 41′ 18″ N, 139° 45′ 16″ O (mapo)35.688322222222139.75438888889Koordinatoj: 35° 41′ 18″ N, 139° 45′ 16″ O (mapo) | |
Materialo | granito, tervorko, ligno [+] | |
Estiĝo | 1457 | |
![]() |
||
Edo | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La kastelo de Edo (japane 江戸城 -jō) estis konstruita en 1457 de Ota Dokan en la nuntempa Chiyoda-kvartalo de Tokio, kiu tiam portis la nomon Edo, kaj situis en la provinco Musashi.
Tokugawa Ieyasu starigis ĉi tie sian ŝogunaran reĝimon kaj la kastelo funkciis kiel loĝejo de la ŝoguno kaj registarejo de la bakufu. Dum la Meiji-restarigado ĝi iĝis la loĝejo de la imperiestro de Japanio, japane kokyo.
Kelkaj fosegoj, muregoj kaj remparoj daŭre ekzistas, kvankam dum la Edo-epoko la areo de la kastelo estis multe pli granda. Tiel la stacidomo de Tokio kaj Marunouchi troviĝis ene de la kastela murego. Ĝi enhavis ankaŭ la Kita-no-maru-parkon.