Edwin Moses | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1955 (69-jaraĝa) en Dayton |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Lernejo Morehouse ![]() |
Okupo | |
Okupo | atleto bobisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.edwinmoses.com/ |
Edwin "Ed" Corley MOSES (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1955) estas iama usona sprintulo, olimpika ĉampiono en du olimpikoj, mondĉampiono en du ĉampionecoj kaj mondrekordulo en la 400-metra barierokurado, ĉe la 1976 kaj 1984 Olimpikoj [1]. Inter la jaroj 1977-1987, Moses venkis en 107 sinsekvaj Finalkonkuradoj kaj 122 sinsekvaj konkuradoj en totalo, senprecedenca atingo. Krom lia kurado, Moses estis ankaŭ ennoviga reformisto en la areoj de Olimpika kvalifiko kaj droga elprovado. En 2000, li estis elektita la unuan Prezidenton de la Laureus Monda Sporta Akademio, internacia serva organizaĵo de mond-klasaj atletoj.