Efiko de Faraday

Efiko de Faraday: rotacio (pro esto de magneta kampo) de linia polarizo.

En fiziko, la efiko de Faraday priskribas la interagon de lumo kun magneta kampo en materialo: la polarizo de la lumo realigas rotacion proporcie al la komponanto de la magneta indukdenso rilatanta al la direkto, laŭ kiu dissendiĝas la lumo.

La efiko de Faraday estas magneto-optika efiko eltrovita de Michael Faraday en 1845[1]. Ĝi okazas en la pleijparto da dielektrikaj travideblaj materialo, kiam ili estas submetitaj al magnetaj kampoj. Ĉi tiu estis la unua pruvo de ligo inter magnetismo kaj lumo: tiu fakto, ke lumo enhavas magnetan kampon, partoprenas hodiaŭ en la teorio de elektromagneta radiado, elvolvita poste de James Clerk Maxwell dum la jardekoj 1860 kaj 1870.

Se oni konsideras linian polarizon kiel superpozicio de du kontraŭturniĝantaj cirklaj polarizoj, tra la materialo la rapidoj de la du komponatoj estas malsamaj, rezultas relativa fazdiferenco inter ili kiam la ondo eliras el la substanco, sekvas rotacion de la linia polarizo de la ondo rilatante al ĝia enira polarizo. Tio okazas trans materialoj, kies la magneta permeableco estas ne simetria tensoro. Tiel per efiko de Faraday, veninta luma radio kun linia polarizo en la konsiderita medio eliras de ĝi kun malsama orientiĝo de sia origina polarizo.

Pluraj mezuriloj uzas la efikon de Faraday. Ekzemple, oni povas mezuri la optikan rotaciigon de iaj substancoj, moduli la lumamplitudon, aŭ detekti kaj taksi magnetan kampon.

  1. Michael Faraday (1933). Faraday's Diary (Taglibro de Faraday), Thomas Martin (angle) (Londono) Volumo IV, Nov. 12, 1839 - Junio 26, 1847. George Bell and Sons, Ltd.. ISBN 0-7503-0570-3.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne