![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Blankavizaĝa egreto, Egretta novaehollandiae
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Egretoj aŭ Egretta estas genro de mezgrandaj ardeoj, ĉefe reproduktantaj en pli varmaj klimatoj. Reprezentantoj de tiu familio troviĝantas en plej partoj de la mondo, kaj la Malgranda egreto, same kiel ĝi disvastiĝis tra multe de la Malnova Mondo, ĵus ekstartis nun koloniigi Amerikon.
Tiuj estas tipaj egretoj laŭ formo, longkolaj kaj longkruraj. Estas malmultaj plumarkarakteroj komune, kvankam kelkaj havas plumojn en reprodukta plumaro; nombraj specioj estas ĉu blankaj en ĉiuj plumaroj, ĉu havas blankan morfon (ekz. la Ruĝeca egreto), aŭ havas blankan junulan plumaron (Blua egreto).
La reprodukta habitato de la ardeoj de Egretta estas marĉaj humidejoj de varmaj landoj. Ili nestumas en kolonioj, ofte kun aliaj vadbirdoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj.
Tiuj ardeoj manĝas insektojn, fiŝojn kaj amfibiojn, kaptata normale per pacienca starada gvatado.