Ehud BARAK (hebree אהוד ברק; naskiĝis la 12-an de februaro 1942 en kibuco Miŝmar ha-Ŝaron, nordoriente de Netanja) estas israela politikisto kaj eksa generalo. De 2007 li estas ministro pri defendo de Israelo kaj prezidanto de Israela Laborista Partio.
De 1995 ĝis 1996 li estis ministro pri eksterlandaj aferoj sub ĉefministro Ŝimon Peres. De 1999 ĝis 2001 li estis (la 10-a) ĉefministro de Israelo.