Ehud OLMERT (30-an de septembro 1945 en Binyamina, Israelo) estas israela politikisto (Kadima) kaj estis de 2006 ĝis 2009 ĉefministro de Israelo. Li fakte gvidis la registaron jam ekde vespero de 4-a de januaro 2006, postkiam Ariel Ŝaron suferis je apopleksio kaj la 11-an de aprilo estis formale deklarita nekapabla por registara gvido.