Ejakulo

Ejakulo (el la latina eiaculatio [e:jakula:tio:] - elĵeto) estas procezo de rapidega eligo de spermo el erektiĝinta peniso per kelkaj rapidaj sinsekvaj elŝprucoj. Orgasmo kutime akompanas ejakulon. Ejakulo kutime okazas pro seksa stimulado de peniso, sed povas ankaŭ okazi senage en dormo (vidu polucio) aŭ pro stimulado de prostato. Ejakulo de peniso eblas nur post ties erektiĝo. Laŭ sciencistoj, ofta ejakulado povas malaltigi riskon de apero de prostata kancero.

Ejakulo

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne