Ejea de los Caballeros [eĤEa delos kabaLJEros] estas hispana urbo kaj municipo en la provinco Zaragozo, en la regiono Aragono. Ĝi situas en la komarko Cinco Villas kaj apartenas al la samnoma jurisdikcia distrikto. Kun areo de 609,92 km² kaj populacio de 17.036 loĝantoj (INE 2021), ĝi estas la dua plej granda municipo en Aragono kaj la kvara kun la plej alta nombro da loĝantoj en la provinco. La loknomo de la urbo en la aragona estas Exeya d'os Caballers. Ambaŭokaze la dua parto de la loknomo estas komprenata kiel de la Kavaliroj; tiukadre aperas kavaliro en la municipa blazono.
Ĝi estas for 75 km de la ĉefurbo Zaragozo, kaj 43 km de Tudela (Navaro).