Je la 2:45 posttagmeze EDT la 15-an de aprilo2013, du eksplodoj okazis apud la finlinio de la Bostona maratono 2013 en Bostono, Masaĉuseco.[1][2] Laŭ amasmedioj sur la loko, la eksplodoj okazis "en la daŭro de sekundoj" unu de la alia.[3][4] La Bostona Polico raportis ke 2 homoj estis mortigitaj kaj 23 homoj vunditaj.[5] Unu homo mortis poste; la tri mortintoj estis Martin Richard, 8-jara knabo, Krystle Campbell, 29-jara, kaj Lu Lingzi, 23-jara ĉina studento.[6] Kelkaj lokaj hospitaloj raportis pri pli grandaj nombroj, inkluzive raporton ke almenaŭ 100 homoj estis sanigitaj en pluraj medicinaj lokoj.[7] Almenaŭ 10 el la vunditoj havis distranĉitajn membrojn.[8] Video de la finlinio montras tempintervalon de ĉirkaŭ 20 sekundoj inter la eksplodoj.[9]
En la momento de la unua eksplodo, horloĝo en la finlinio montras horon de 04:09:43.[10] Tio estis en la daŭro de kelkaj minutoj de la tempo kiam plej multaj kurantoj trapasis la finlinion dum la Bostona maratono 2012. La gajnintaj kurantoj trapasis la finlinion du horojn pli frue, kaj aliaj kurantoj estis finantaj.[11] La restantaj kurantoj estis deturnitaj de la finlinio.[12]
Reage al la bombadoj, sekureco estis pligrandigita en Novjorko. Kontraŭ-terorismaj vehikloj estis senditaj al turnopunktaj lokoj en la urbo. Sekureco estis pligrandigita en hoteloj kaj aliaj lokoj.[15] Sekureco estis ankaŭ pligrandigita en Vaŝingtono, kie la Blanka Domo estis parte evakuita.[16] Pennsylvania Avenue estis fermita fare de United States Secret Service.
Je la 3:00 posttagmeze EDT, fajro estis priraportita en la teĥnika ĉambro de la John F. Kennedy Presidential Library and Museum. Dum oni pensis ke tio havas rilaton kun la bombadoj de la maratono, ĝi ne estis kaŭzita de aparato kaj ne ŝajnas havi rilaton kun la bombadoj.[17]
Barack Obama, la Prezidanto de Usono, alparolis la nacion kelkajn horojn post la bombadoj.[18] Li diris ke la homoj malantaŭ la atakoj ankoraŭ ne estas konataj, kaj ke la registaro "iros al la fundo de ĉi tio."[19]
La FBI traktas la bombadojn kiel terorisman atakon.[20]
↑"Due to police activity, the Green Line is terminating service between Kenmore and Park Street Stations and temporarily suspending B- and C-Line service. Orange and Red Line service will bypass Downtown Crossing Station.", MBTA website