El retablo de maese Pedro

El retablo de maese Pedro
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a jarcento
vdr
Kiĥoto rigardas la pupteatron de Majstro Petro. Ilustracio de Gustave Doré el Kiĥoto, ĉapitro 26
En la sceno 6, Kiĥoto, konvinkita ke la pupoj estas realaj, detruas la pupteatron. Ilustracio de Gustave Doré el Kiĥoto, ĉapitro 26

El retablo de maese Pedro (La pupteatro de Majstro Petro) estas pup-opero unuakta kun prologo kaj epilogo, komponita de Manuel de Falla por hispanlingva libreto bazita sur epizodo el Kiĥoto de Miguel de Cervantes. La libreto estas mallongigo de la ĉapitro 26 de la dua parto de Kiĥoto, kun kelkaj linioj aldonitaj el aliaj partoj de la verko. Falla komponis tiun operon "kiel omaĝo al la gloro de Miguel de Cervantes" kaj dediĉis ĝin al la Princino de Polignac, kiu komisiis le verkon. Pro sia mallongeco laŭ operaj standardoj (ĉirkaŭ 27 minutoj), ties tre defia parto por knabo operkantista (kiu havas fakte la plej liniojn), kaj ties uzado de pupoj, ĝi ne estas parto de standarda opera repertorio.

Otto Mayer-Serra priskribis tiun operon kiel verko kie Falla transiris "Andaluzismon" al sia tujaj muzika influo kaj koloro kaj ekis la transiron en la "Hispana novklasikismo" de siaj postaj verkoj.[1]

  1. Mayer-Serra, Otto (Januaro 1943). “Falla's Musical Nationalism”, The Musical Quarterly XXIX (1), p. 1–17. doi:10.1093/mq/XXIX.1.1. Alirita 29a de Novembro 2007.. 

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne