El Lisickij

Lazaro Markoviĉ Lisickij

El Lisickij

Fotita memportreto el la jaro 1914
Fotita memportreto el la jaro 1914
Persona informo
Ла́зарь Ма́ркович Лиси́цкий
Naskiĝo 1890
en Poĉinok
Morto 1941
en Moskvo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo tombejo Donskoje Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj rusajidogermana vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Teknologia Universitato Rigo
Teknologia universitato Darmstadt Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Sophie Lissitzky-Küppers (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jen Lissitzky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
dezajnisto
tipografo
desegnisto
vidartisto
instruisto
fotisto
prestipdezajnisto
arkitekto
grafikisto
artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Vidigaj artoj, arkitekturo, belarta fotografio kaj avangardo Redakti la valoron en Wikidata vd
Sukcesis kiel
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lazaro Markoviĉ Lisickij (ruse Лазарь Маркович Лисицкий, naskiĝinta la 11-an de novembro[jul.]/ 23-an de novembro 1890[greg.], mortinta 30-an de decembro 1941), pli bone konata kiel El Lisickij (ruse Эль Лисицкий, jide: על ליסיצקי‎), estis rusa artisto, dezajnisto, fotisto, tipografo, polemikisto kaj arkitekto. Li estis grava reprezentanto de la rusa avangardo. Kun sia mentoro Kazimir Maleviĉ li helpis evoluigi suprematismon kaj desegnis multajn afiŝojn por ekspozicioj kaj aliajn propagandilojn  por Sovetunio. Lia laboro grave influis la movadojn Bauhaus kaj konstruktivismo. Li eksperimentis kun variaj produktad-teknikoj kaj stilaj iloj kiuj daŭre estas uzataj en grafika fazonado.[1]

La tuta kariero de Lisickij estis ligita al la kredo, ke la artistoj povas aktive kontribui al ŝanĝo de la socio. Tion li poste resumis per sia edikto, "das zielbewußte Schaffen" (la cel-orientita kreado).[2]

Lisickij, de litova juda оrigino, komencis sian karieron ilustrante jidajn librojn por infanoj. Tiel li intencis antaŭenigi la judan kulturon en Rusio, lando kiu tiam estis travivanta masivan ŝanĝon kaj ĵus estis foriginta siajn kontraŭjudismajn leĝojn. Nur 15-jaraĝa li komencis instrui kaj tion li faris dum  plejparto de sia vivo. Dum la jaroj, li instruis en variaj pozicioj, lernejoj kaj artoj, disvastiganta kaj interŝanĝanta ideojn.

  1. Curl
  2. Glazova

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne