La elasteclimo estas la maksimuma punkto, ĉe kiu iu materialo, submetita al streĉo, ĉesas repreni sian originalan formon. Ĝi estas la streĉo ĉe kiu la materialo komencas aliformiĝi plaste. Antaŭ la fluidiga punkto la materialo malformiĝas elaste kaj revenas al sia originala formo kiam la aplikita streĉo estas forprenita. Se la fluidiga punkto estas trapasita, iu parto de la malformigado iĝas konstanta kaj ne foriĝas kiam la aplikita streĉo estas forprenita.
Scio de la fluidiga punkto estas vitala dizajnado ĉar ĝi ĝenerale estas la supra limigo de la streĉo kiu povas esti aplikita. Ĝi estas ankaŭ grava por multaj manieroj de produktado kaj prilaboro de materialoj - forĝado, volvado, premado.
Fluidigo estas mola maniero de malsukceso de aparato malsimile al krevada katastrofa malsukceso aŭ definitiva malsukceso, kiu estadas ce fragilaj materialoj aŭ post laciĝo de materialo.
Ĝenerale, fragila materialo estas tiu kiu ne kapablas al fluidigo en konsiderataj kondiĉoj.
En la tri-dimensia spaco de la ĉefaj streĉoj (σ1, σ2, σ3), la (malfinia) aro de fluidigaj punktoj formas kune la fluidigan surfacon.