Eldonado (aŭ publikigado) estas la agado fari informadon, literaturon, muzikon, softvaron kaj alitipan enhavon disponebla al la publiko por vendo aŭ senpage.[1][2] Tradicie, la termino referencas al la distribuado de presitaj verkoj, kiel libroj, gazetoj kaj revuoj. Je la alveno de la ciferecaj informosistemoj, la kampo etendiĝis al inkludo de elektronika eldonado kaj publikigo ekzemple de bitlibroj, akademiaj gazetoj, mikropublikigo, retejoj, blogoj, videoludoj kaj similaĵoj.
Eldonado povas produkti privatajn, klubajn, komunajn aŭ publikajn havaĵojn kaj povas esti kondukita kiel komerca, publika, socia aŭ komunuma aktiveco.[3] La komerca publikiga industrio gamas el grandaj multnaciaj konglomeraĵoj kiaj RELX, Pearson kaj Thomson Reuters[4] ĝis miloj da malgrandaj sendependuloj. Ĝi havas variajn diviziojn kiaj: komerca/podetala publikigo de kaj fikcio kaj ne-fikcio, eduka publikigo (k-12) kaj akademia kaj scienca eldonado.[5] Eldonado estas entreprenita ankaŭ fare de registaroj, la civila societaro kaj privataj kompanioj por administraj aŭ ĝeneralaj postuloj, negocoj, esplorado, kaj politikaj kaj publikaj celoj.[6] Tio povas inkludi Jarajn raportojn, esplorraportojn, merkatraportojn kaj teknikajn raportojn. Lastatempe memeldonado fariĝis tre ofta.
"Eldonisto" povas aludi al eldona entrepreno aŭ organizaĵo, unuopulo kiu estras eldonkompanion aŭ eldonmarkon, aŭ al individuo kiu estras gazeton.