Elekto-Palatinato | |||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kurpfalz Pfalzgrafschaft bei Rhein | |||||||||||||
| |||||||||||||
kultura regiono • elekta princlando • ŝtato de la Sankta Romia Imperio • palatina graflando • historia lando | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
ekde 1556 protestantismo, ekde 1692 regantoj denove romkatolikaj, loĝantoj plu protestantaj
| |||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
ekde 1456 elektoprinclando
| |||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||
Pereo:
|
unuiĝo kun elektoprinclando Bavario
| ||||||||||||
| |||||||||||||
Elektoprinclando Palatinato, aŭ pli mallonge Elekto-Palatinato, germane Kurpfalz, oficiale Pfalzgrafschaft bei Rhein, estis historie grava teritorio de la germana Sankta Romia Imperio. Ĝi situis proksimume en la areoj de la hodiaŭaj Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo. Ĉefaj urboj estis Heidelberg kaj Mannheim. Elekto-Palatinato ne estis unu konektita teritorio, sed aro da multaj etaj, disaj landopartoj.
Supra Palatinato (germane Oberpfalz) situas 300 km for de Palatinato en la germana federacia lando Bavario, sed historie estis ligita al Palatinato sub regado de la dinastio Vitelsbaĥoj.
Elekto-Palatinato estis dum pluraj jarcentoj (proks. de 1200 ĝis 1800) regata de princo-elektisto (Kurfürst) de la Sankta Romia Imperio kaj tial havis gravan politikan rolon en la germana politiko. La reganto de Elekto-Palatinato havis la titolon Pfalzgraf bei Rhein, "palatina grafo ĉe Rejno". Li estis unu el la sep princoj-elektistoj de la imperio.
En 1777, Elekto-Palatinato unuiĝis kun la elektoprinclando Bavario al elektoprinclando Palatinato-Bavario, Kur-Pfalz-Bayern, kiu ekzistis ĝis la fino de la Sankta Romia Imperio.