Elektronika amplifilo

Tuba sonamplifilo.

Elektronika amplifilo estas elektronika aparato, kiu pliigas la povumon de signalo (varianta tensiokurento)[1]. Ĝi estas aktiva dukonekta cirkvito formita el pluraj aktivaj komponantoj, plej ofte transistoroj, kaj uzas energion ĉerpatan el elektroprovizo. Amplifilo pliigas la amplitudon de signalo (t.e. kvanton da tensio aŭ kurento) liverata al la enirejo de la cirkvito kaj elmetas la rezultan, proporcie pli amplitudan signalon tra la elirejo. Ĉe perfekta amplifilo, la amplifa proporcio (gajno) estas konstanta, do la rilato inter la originala kaj amplifita signaloj estas lineara, en la tuta gamo de funkciado. La gajno de amplifilo ĉiam devas esti pli ol 1.[2][3][4]

  1. Internacia Elektroteknika Komisiono. (2001) “Dispositifs électriques et magnétiques : Dispositifs électriques particulier”, IEC 60050 Vocabulaire électrotechnique international, p. 151–13–50. IEC60050., [[#CITEREF|]], p. 351-56-32.
  2. Crecraft, David. (2003) Electronics, 2nd Ed.. CRC Press, p. 168. ISBN 978-0748770366.
  3. Agarwal, Anant. (2005) Foundations of Analog and Digital Electronic Circuits. Morgan Kaufmann, p. 331. ISBN 978-0080506814.
  4. Glisson, Tildon H.. (2011) Introduction to Circuit Analysis and Design. Springer Science and Business Media. ISBN 978-9048194438.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne