Eliades Ochoa | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1946 (78-jaraĝa) en Songo – La Maya, Kubo |
Ŝtataneco | Kubo ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto komponisto gitaristo ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.eliadesochoaofficial.com/ |
Eliades OCHOA (naskiĝinta la 22-an de junio 1946 en Alto Songo, Songo - La Maya, en la provinco Oriente) estas kuba gitaristo kaj kantisto.
Ochoa alkreskis kun la muziko de siaj gepatroj sur la kamparo. En 1958 li komencis ludi kuban gitaron nome tres, kiu konsistas el tri (hispane = tres) kordoĥoroj. Jam tre junaĝa li ludis kiel stratmuzikisto en Santjago, por subteni siajn gepatrojn finance. En 1978 li eniĝis en la muzikistaron Cuarteto Patria, kiu jam ekde la 1940-aj jaroj estis konata en Kubo.
Tutmonde li diskonatiĝis per la muzikalbumo „Buena Vista Social Club“ produktita de Ry Cooder kaj la samnoma kinofilmo de Wim Wenders. En 2012 Ochoa gajnis la premion Grammy por sia albumo „Un bolero para ti“.[1]