Elizabeth TAYLOR [eLIZabet TEJler] (naskiĝis la 27-a de februaro 1932, mortis la 23-a de marto 2011) estis usona aktorino de mirinda beleco, purpuraj okuloj kaj sep edzoj, kiu floris en la kinejo dum la jaroj 1958-68.
Ŝi naskiĝis en Londono al usonaj gepatroj. Ŝia patrino iam estis aktorino. Kiam milito venis al Britio, la familio transloĝiĝis al Los-Anĝeleso, kie ŝia avino tiam loĝis (la familio devenas de Sankta Luiso). Eĉ kiel infano, Liza estis tre bela kaj, pro tio, ŝi fariĝis aktorino, estinte ne pli ol 10-jaraĝa. En 1942 ŝi ricevis rolon en la filmeto There's One Born Every Minute. En 1943 ŝi aperis en Lassie Come Home kaj fariĝis sukcesa aktorino. En 1944 ŝi aperis en National Velvet kaj fariĝis fama en la tuta lando. Ŝi laboris por MGM kiel dungito dum la jaroj 1943-60.