Elten | |||
---|---|---|---|
historia administra distrikto Drostambt (1949–1963) nederlanda municipo (1949–1963) komunumoparto en Germanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Germanio | ||
federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||
distriktaro | distriktaro Duseldorfo | ||
distrikto | distrikto Kleve | ||
urbo | Emmerich | ||
Poŝtkodo | 46446 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 339 (1960) [+] | ||
Loĝdenso | 204 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 52′ N, 6° 10′ O (mapo)51.8711116.159722Koordinatoj: 51° 52′ N, 6° 10′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 19 m [+] | ||
Areo | 16,36 km² (1 636 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Elten [+] | |||
Elten estas urboparto de Emmerich am Rhein en la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Elten havas areon da proksimume naŭ kvadrataj kilometroj kaj 4.731 loĝantojn, el kiuj ne malgrava malplimulto estas nederlandanoj. Elten situas ĉe la Malsupra Rejno en tuja proksimeco al Nederlando ĉe la aŭtovojo A3 de la Ruhr-Regiono al Arnhem. Tie ĉi ankaŭ komenciĝas la federacia vojo 8, kiu pasas 800 kilometrojn tra Germanio ĝis Passau al la landlimo kun la Respubliko Aŭstrio.
La vilaĝo je tri flankoj estas ĉirkaŭata de Nederlando. Je la 23-a de aprilo 1949 ĝi estas, kiel kompenso pro la germana okupado dum la Dua Mondmilito, asignata al Nederlando. Tio daŭris ĝis la 1-a de aŭgusto 1963, kiam ĝi denove fariĝis germana teritorio post pago de 280 miliono da markoj fare de la germana registaro.