Enciclopedia Treccani | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | diversaj aŭtoroj |
Lingvoj | |
Lingvo | itala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1929 |
Eldonejo | Institute of the Italian Encyclopaedia |
Ĝenro | enciklopedio |
La Enciclopedia Italiana di scienze, lettere ed arti (itala por Itala Enciklopedio de Sciencoj, Leteroj kaj Artoj), mallonge Enciclopedia Italiana aŭ Enciclopedia Treccani) estas multvoluma universala enciklopedio en la itala. La unua eldono, konsistanta el 35 tekstvolumoj kaj indeksa volumo, estis eldonita de la Istituto dell'Enciclopedia Italiana inter 1929 kaj 1937. Ĉi tiu eldonejo, fondita de Giovanni Treccani en 1925, ankaŭ redaktis kaj eldonis la nacian Biografio Dizionario Biografico degli Italiani .
La Treccani estas konsiderata kiel la plej granda itala eldonentrepreno en la kultura kampo[1][2], samkiel unu el la plej gravaj enciklopedioj de la 20-a jarcento, kune kun la 11-a eldono de la Encyclopædia Britannica kaj aliaj kiel la hispana Enciclopedia universal ilustrada europeo-americana, ankaŭ nomata Enciclopedia Espasa [3].