Encyclopaedia of Islam | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | diversaj aŭtoroj |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1913 |
Ĝenro | enciklopedio |
La Enciklopedio de Islamo (angle The Encyclopaedia of Islam; mallongigite EI) estas la akceptita akademia enciklopedio por la disciplino de islamaj studoj [1]. Ĝi enhavas enskribojn pri famaj islamanoj en ĉiu epoko kaj lando, enskriboj pri triboj kaj dinastioj, pri artoj kaj sciencoj, pri politiko kaj religiaj institucioj, pri geografio, etnografio, flaŭro kaj faŭno en la diversaj landoj, pri la historio, topografio kaj monumentoj de la ĉefaj urboj. Koncerne la geografian kaj historian amplekson, ĝi inkluzivas la malnovan arab-islaman imperion, la islamajn landojn kaj Iranon, Mezazion, la hindan subkontinenton kaj Indonezion, la Otomanan Imperion kaj ĉiujn aliajn islamajn landojn [2].