Enharmonaj tonoj estas en la muziko kompozicia praktiko, interpreti tonaltojn kiel aliaj tonaltoj, se ili en la egalŝtupa agordo havas la saman altecon, tamen aliajn nomojn (kaj aliajn signifojn). Ekzemple oni povas rigardi F♯ kiel G♭ aŭ B♯ kiel C. Per tio la muzika kunteksto kaj la funkcio de la tonoj estas ŝanĝeblaj, ekz. por okazigi la ŝanĝon en alian tonalon (modulado).
La dek du dutoj de la alsupra, kromate riĉigita C-maĵora gamo en la dua notliniaro estas enharmone intermiksataj, la tonoj starantaj unu super la alia markas la saman tonlokon (vd. malsupren) kaj sonas en egalŝtupa agordo egale:
Jen la malsaman nomoj por la dek du tonoj de la egalŝtupa gamo; originaj tonoj estas reliefigitaj:
B♯ C D♭♭ |
B♯♯ C♯ D♭ |
C♯♯ D E♭♭ |
D♯ E♭ F♭♭ |
D♯♯ E F♭ |
E♯ F G♭♭ |
E♯♯ F♯ G♭ |
F♯♯ G A♭♭ |
G♯ A♭ |
G♯♯ A B♭♭ |
A♯ B♭ C♭♭ |
A♯♯ B C♭ |
Ĝustadire en multaj agordoj enharmona intermikso de la du nomataj tonoj sen aŭdebla disŝovo ne estas ebla. Ekzemple D♯ en pura agordo kaj meztona agordo estis pli malalta ol ĝi enharmone intermiskita malo E♭. En pitagora agordo tamen D♯ estas pli alta ol E♭. Se oni ludas pecon kun enharmono sur meztone agordita klaviceno, la enharmono ne esta realigebla. La modrna aserto, ke la rezultaj entonigoj estas intencitaj de komponisto aŭ muzikisto, estas malĝusta. Vd. Meztona agordo - Historio.