Enlanda migrado

Internaenlanda migrado estas la movado de homoj de unu regiono al alia ene de lando.

Kiam individuo aŭ grupo de homoj translokiĝas sian loĝlokon de unu regiono al alia en la sama lando, tio estas "interna migrado". Ekzemploj de tio estas:

  • Migrado de la kamparo al la urbo aŭ inverse.
  • Interregiona migrado, inter malsamaj regionoj en la sama lando, kiel de la sudo al la nordo aŭ de agrikulturaj regionoj al industriigitaj regionoj.
  • Migrado ene de urba areo de kvartaloj, kies sociekonomika statuso malpliiĝas al novaj aŭ renovigitaj kvartaloj kaj samtempe migrado de la urbocentro al la antaŭurboj.

Interna migrado diferencas de transnacia migrado en tio, ke, kiel regulo, neniuj naciaj limoj estas transpasitaj. En kuntekstoj rilatigantaj al la EU, aliflanke, migrado ene de la EU kiu transiras naciajn limojn nun estas ankaŭ referita kiel interna migrado. Sekve, ĉi tiu termino estas nur malklare difinita ĉar migrado ene de malgranda regionomembroŝtato same kiel migrado ene de tre granda ŝtato, supernacia organizo aŭ grupo de ŝtatoj povas esti priskribitaj kiel interna migrado [1].

La interna migrada bilanco, ankaŭ konata kiel la enlanda migrada bilanco, estas la diferenco inter enfluoj kaj elfluoj en certa areo ene de certa tempodaŭro, kvankam migrado de eksterlandanoj ne estas konsiderata.

La historio de multaj landoj inkludas ekzemplojn de signifaj internaj migradoj de la enloĝantaro, pro unu kialo aŭ alia, sed ĉefe pro serĉo de laboro:

  1. (2019-11-27) “World Migration Report 2020”, IOM World Migration Report. 

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne