Enlandaj akvoj[1] nomiĝas ĉiuj akvoj, kiuj ne estas maroj aŭ partoj de maroj.
Oni distingas inter fluantaj akvoj aŭ fluakvoj[2] kaj nefluantaj aŭ stagnantaj[2] akvoj.
Parte oni sur ili entreprenas enlandan akvan transporton. Haveno por la enlanda akva transporto nomiĝas enlanda haveno.
La scienco pri la vivo en enlandaj akvoj estas limnologio.