Enlil | |
---|---|
![]() | |
virdio | |
Informoj | |
Eble sama | Marduko |
Sekso | vira |
Patro | Anu |
Gefratoj | Enki |
Edzo/Edzino | Ninhursag • Ninlil • Ereŝkigal • Damgalnuna |
Infanoj | Ninurta • Sin • Hadad • Pabilsaĝ • Nergalo • Nusku • Namtar |
Enlil estas la dio de la vetero en la mezopotamia mitologio, kaj kune kun la dioj Anu kaj Enki[1] li konstituas kosman triopon. Konsiderite inter la diaj kreintoj de la mondo[2], laŭ iuj tradicioj li estas imagita la gardanto de la Tabuletoj de la Destinoj. Al li oni sanktigis la nombron 50, la ciferon plej altan de la kalkula sistemo de sumeroj.
Laŭtradicie lia edzino estis Ninlil kaj iliaj filoj Ninurta, Ishkur kaj Sin.[3] La ĉefa kulta loko de Enlil estis la urbo Nippur.