Ennepe | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 42,114 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Germanio |
Regionoj | Nordrejn-Vestfalio |
La Ennepe estas rivereto en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kiu fluas tra la nordokcidento de la regiono Sauerland kaj la sudo de la Ruhr-regiono. Ĝi longas 42 kilometrojn kaj dum sia vojo pasas la urbegon Hagen, la urbojn Radevormwald, Ennepetal, Gevelsberg kaj la urbetojn Halver, Breckerfeld. Fine ĝi enfluas la riveron Volme.
La distrikto Ennepe-Ruhr portas la rivereton en sia nomo.