Entreprenemo

Entreprenemo (ankaŭ entreprena agado[1]) povas esti difinita kiel "la kapablo identigi ŝancojn kaj krei resursojn por ekspluati tiujn ŝancojn"[2].  Entreprenemo igas ion ŝanĝi direkton kaj krei ŝanĝon[3].  Novaj aliroj estas trovitaj kaj evoluigitaj. Entreprenisto kreas novajn komercajn agadojn kaj organizas la merkaton en nova maniero. Fari komercajn agadojn kutime postulas ŝtatan registradon, sed la kriterioj kaj kondiĉoj povas signife varii de lando al lando. En la lastaj jaroj, entreprenemo estis identigita kiel grava ilo al ekonomia kresko en kaj Usono kaj Okcidenteŭropo.

Multaj "altvaloraj" entreprenoj serĉas riskkapitalon aŭ anĝelan financadon (semmonon) por akiri kapitalon por konstrui kaj vastigi la komercon[4]. Estas multaj organizaĵoj kiuj provizas subtenon al eblaj entreprenistoj, inkluzive de specialiĝintaj registaraj agentejoj, inkubatoroj (kiuj povas esti profitcelaj, neprofitcelaj, aŭ administritaj fare de altlernejo aŭ universitato), teknologiaj parkoj kaj komunumaj organizaĵoj, kiuj inkluzivas aron da organizaĵoj (inkluzive neprofitocelaj kaj bonfaraj), fondaĵoj kaj komercaj interesogrupoj (kiel ekzemple komercaj ĉambroj).

  1. Noto: Entreprena agado ofte rilatas al malgranda entrepreno/negoco, kie la posedanto ofte estas ankaŭ la manaĝero. En granda firmao, funkcioj de mastrumado ofte estas farataj de dungitaj manaĝeroj, kaj la posedantoj partoprenas la administradon per voĉdonado dum ĝeneralaj kunsidoj.
  2. (sv) Johannisson, B., & Madsén, T. (1997, sif.84)I Entreprenörskapets tecken. Stockholm: Närings- och Handelsdepartementet
  3. (en) Gaddefors, Johan; Anderson, Alistair R. (2017-03-09). ”Entrepreneursheep and context: when entrepreneurship is greater than entrepreneurs”. En: International Journal of Entrepreneurial Behavior & Research 23 (2): sid. 267–278. doi:10.1108/IJEBR-01-2016-0040. ISSN 1355-2554.
  4. (en) Van Osnabrugge, Mark, 1972. Angel investing : matching startup funds with startup companies : the guide for entrepreneurs, individual investors, and venture capitalists (Anĝela investado: kongruaj entreprenaj fondusoj kun entreprenaj kompanioj: la gvidilo por entreprenistoj, individuaj investantoj kaj riskkapitalistoj) . — 1-a eld. — San Francisco: Jossey-Bass, 2000. — xxiv, 422 paĝoj p. — ISBN 0-7879-5202-8 , 978-0-7879-5202-

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne