Envica domo estas domo kiu situas en vico kaj je ambaŭ flankoj estas enfermita de alia, plejofte identa domo. Ofte estas 4 aŭ pli da domoj en la vico, kun je ambaŭ anguloj anguldomo kiu plejofte havas pli grandan terpecon, kaj kelkfoje aŭtejon. Envicaj domoj ĝenerale havas antaŭ- kaj postĝardenon.