La Eosa familio estas granda familio de la asteroida zono, verŝajne kreita pro asteroida kolizio. La anoj de la familio havas similajn orbitojn. 221 Eoso donis sian nomon al la familio.
En 1918, la japana astronomo Hirayama Kiyotsugu, studento en la Universitato Yale, ekzamenis la movojn de la asteroidon. Farinte grafikaĵon de la asteroidoj laŭ iliaj averaĝaj rapidoj, klinanguloj kaj discentrecoj, li konstatis ke tiuj astroj ariĝis grupope. En artikolo de 1918, li priskribis tri el tiuj grupoj inter kiuj la Eosa familio, kiu tiam entenis nur 19 anojn. De tiam, la konataj Eosaj familianoj plinombriĝis, atingis la nombron de 289 en 1993[1] kaj nun, ĉirkaŭ 4 400.