Epicedio (greke: ἐπικήδειον, latine: epicedium), estis funebra kanto en klasika Grekio kantota dum la kadavroprezentado kaj entombigo. Kontraŭe, trenodio flegatas dum la tuta funebra ceremonio. Multaj poeziaĵoj de la helena kaj latina literaturo ekzemplas por ĝi, ekz. de Arato el Soli (Mersin), de Horaco (carmen 1, 24) aŭ Propercio (4, 11). Aparte interesas similaĵoj por mortintaj bestoj, kion parodie ŝanĝis Katulo (c. 3).
En la 17-a jarcento epicedioj floris denove, presite, en protestantisma Germanujo. Alkroĉe al paroladdokumentanta libro amikoj de la forpasinto aŭ pagitaj poetoj verkis epicediojn. En barokaj bibliotekoj (ekz. je Wolfenbüttel) troviĝas dek miloj da funebraj predikoj kun aneksitaj germanlingvaj aŭ latinlingvaj epicedioj (en dekobla nombro). Kvazaŭ ĉiuj poetoj de la 17-a jarcento skribis tiaĵojn.