Epikurismo (floris -300 al 150) estis unu el la kvin ĉefaj skoloj de greka filozofio, kiu estis fondita de Epikuro el Ateno. Epikurismo floris de la 3-a jarcento a.K. al la 2-a jarcento post Kristo. En la tiama epoko, filozofio ne estis abstrakta, intelekta ludo de profesoroj aŭ saĝuloj, sed la vera gvidilo al vivo. Tial, kvankam epikurismo estas kosmologio, ĝi ĉefe estas etiko pri vivo. Ĝi estas materiisma (sed ne ateista) filozofio, bazita sur la tre fruaj supozoj de la atoma fiziko fare de Demokrito.