Ercmontaro | |
ĉeĥe Krušné hory, germane Erzgebirge | |
montaro | |
Vido el monto Vysoká seč al sudo
| |
Oficiala nomo: Ercmontaro | |
Landoj | Ĉeĥio, Germanio |
---|---|
Regionoj | Karlovy Vary Ĉeĥio, Ústí nad Labem Ĉeĥio, Chemnitz Germanio |
Distrikto | Distrikto Ercmontaro Germanio |
Historiaj regionoj | Bohemio, Saksio |
Parto de | Ercmontara montaro |
Najbaras kun | 7
|
Subulaj unuoj | Klínovecká hornatina, Loučenská hornatina |
Akvejo | Ohře |
Plej alta punkto | |
- situo | Klínovec |
- alteco | 1 244 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 23′ 46″ N 12° 58′ 04″ O / 50.39611 °N, 12.96778 °O (mapo) |
Areo | 6 000,00 km² (600 000 ha) |
Biomo | torfejo |
Geologia konsisto | gnejso |
Plantaro | ordinara piceo, pino, betulo, kaluno |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Germanio
| |
Situo enkadre de Saksio
| |
Vikimedia Komunejo: Ore Mountains | |
Portalo pri Geografio |
La Ercmontaro (ĉeĥe: Krušné hory, germane Erzgebirge) estas montoĉeno formanta la nord-okcidentan naturan limon inter la Ĉeĥio kaj Germanio. Ĝiaj arbarigitaj deklivoj kaj bonaj klimataj kondiĉoj vicigas ĝin al la plej ŝatataj kaj plej belaj montaroj en la okcidentaj Bohemio kaj Saksio.
Riĉaj erc-trovejoj kaj ampleksaj arbaroj influis jam ekde la mezepoko la trajtojn de tiu ĉi regiono. La minado kaj konsekvenca komercado kun najbaraj landoj kaj kun enlando influis fondadon kaj disvolviĝon de la urboj. La minado portis en Ercmontaron vastajn eblecojn por utiligi la homajn kapablojn por ekstraktado de ercoj kaj ties prilaborado, la komerco certigis bonfarton.
Tiam estis fonditaj reĝaj minej-urboj: Jáchymov (arĝento), Horní Blatná (stano, mangano), Boží Dar (arĝento, stano). Ilia disvolviĝo restigis al nia generacio kulturajn kaj teknikajn memoraĵojn - dokumenton de matureco de niaj antaŭuloj.
Finigo de la minado ŝanĝis karakteron de tiuj ĉi lokoj. La loĝantoj devis serĉi novajn fontojn por sia vivtenado. Tial en la 19-a jarcento estiĝis multaj manufakturejoj prilaborantaj precipe el ledo, metalo kaj ligno. Disvolviĝis ankaŭ punto-farado. Malgrandaj fabrikoj kaj laborejoj portis gajnon al la posedantoj, sed nesufiĉe da nutrado al simpla popolo. (Pro la malfacilaj socialaj kondiĉoj naskiĝis tie revoluciaj batal-tradicioj de la laborista klaso).