Eric John Earnest HOBSBAWM [Eric Obstbaum] (naskiĝinta la 9-an de junio 1917 en Aleksandrio, Egiptio, mortis la 1-an de oktobro 2012 en Londono) estis juddevena[1] brita marksisma historiisto kaj verkisto. Li estis dum longa tempo ano de la iama Komunista Partio de Britio kaj de Komunist-Partia Grupo de Historiistoj. Li ankaŭ estis prezidanto de Birkbeck College (Universitato de Londono).
Hobsbawm, unu el la plej gravaj britaj historiistoj, skribis grandskale pri vasta gamo de temoj. Kiel marksisma historiisto li fokusiĝis en la analizo de la "duobla revolucio" (la Franca Revolucio kaj la Brita Industria Revolucio). En ili li vidis la movan forton malantaŭ la reganta tendenco al liberala kapitalismo hodiaŭ. Alia revenanta temo en lia laboro estis tiu de sociaj banditoj, fenomeno kiun Hobsbawm provis situi en la tereno de la signifa socia kaj historia kunteksto, male al la tradicia vidpunkto konsideri ĝin kiel spontanean kaj neantaŭvideblan formon de ribelo.
Unu el la temoj, pri kiu interesiĝas Hobsbawm estas la disvolviĝo de tradicioj. Li studis pri sociaj konstruiĝoj de tradicioj en kuntekste de nacio-ŝtato. Li argumentis, ke multaj tradicioj estas kreitaj de naciaj elitoj por pravigi la ekziston kaj gravecon de siaj naciaj ŝtatoj.
Lia plej grava kontribuo el popola vidpunkto estis liaj libroj La epoko de la revolucio, 1789-1848; La epoko de kapitalismo; La epoko de la imperio, 1875-1914 kaj La epoko de ekstremoj. Iuj konsideras ĉi tiun verkaron la plej alirebla, noviga kaj ekscita nuntempa universala historio.