Eric Hoffer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de julio 1902 en Nov-Jorko | ||||
Morto | 21-an de majo 1983 (80-jaraĝa) en San-Francisko | ||||
Tombo | Holy Cross Cemetery (en) vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto psikologo filozofo sociologo vd | ||||
Laborkampo | Socia psikologio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Ordeal of Change vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eric HOFFER (15a de julio, 1902 – 21a de majo, 1983)[1] estis usona morala kaj socia filozofo. Li estis aŭtoro de dek libroj kaj ricevis la premion de la Prezidenta medalo de libereco en februaro 1983. Lia unua libro, "The True Believer" (La vera kredanto, 1951), estis amplekse agnoskita kiel klasikaĵo kaj ricevis kritikajn laŭdojn kaj el fakuloj kaj nefakuloj,[2] kvankam Hoffer mem kredis, ke "The Ordeal of Change" (1963) estis lia plej fajna verko.[3]
Li perdis vidkapablon estante knabo kaj rekuperis ĝin estante 15-jaraĝa. Ekde tiam li multe legis. Kiel migranta laboristo li rilatis al libroj. Li ekverkis antaŭ la Dua Mondmilito en kiu li ne partoprenis pro hernio. En la 1960-aj jaroj li ekprofesoris en la Universitato de Kalifornio en Berkeley. En lia verkaro ege influis lia deveno el laborista klaso.