Erika Mann | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Erika Mann | |||||
Naskiĝo | 9-an de novembro 1905 en Munkeno | ||||
Morto | 27-an de aŭgusto 1969 (63-jaraĝa) en Zuriko | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Cerba kancero ![]() | ||||
Tombo | Kilchberg cemetery (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Munkeno vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Germanio Germana Regno ![]() | ||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Thomas Mann ![]() | ||||
Patrino | Katharina Mann ![]() | ||||
Gefratoj | Elisabeth Mann-Borgese, Monika Mann (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Wystan Hugh Auden (1935–1969) Gustaf Gründgens (1926–1929) ![]() | ||||
Amkunulo | Therese Giehse ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro verkisto de porinfana literaturo teatra aktoro publikigisto milita ĵurnalisto rezistobatalanto filmaktoro aŭtobiografo scenaristo eseisto verkisto ĵurnalisto kabaredisto ![]() | ||||
Laborkampo | Eseo, ĵurnalismo, opinia ĵurnalismo, ĵurnalismo pri milito, kabaredo kaj aktorado ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Erika Julia Hedwig MANN (naskiĝis la 9-an de novembro 1905 en Munkeno, mortis la 27-an de aŭgusto 1969 en Zuriko, Svislando) estis germana verkistino, ĵurnalistino kaj aktorino. Ŝi estis la filino de Thomas Mann, la fratino de Klaus Mann kaj Golo Mann kaj la nevino de Heinrich Mann.
La verkaro de Erika Mann konsistas ĉefe el infanliteraturo, rakontoj, eseoj, vojaĝraportoj, biografioj kaj tekstoj por la kontraŭnazia kabaredo Die Pfeffermühle kun kiu ŝi tre sukcese turneis tra Eŭropo. La nomon Die Pfeffermühle (la pipra muelilo) inventis ŝia patro Thomas Mann. En la jaro 1933 Erika Mann elmigris al Svislando, kvar jarojn poste al Usono. Tie ŝi provis daŭrigi sian kabaredan laboron (nomante la entreprenon The Peppermill), sed ne gajnis tiel grandajn sukcesojn kiel en Eŭropo. En 1952 ŝi revenis al Svislando, kie ŝi restis ĝismorte.