Eritritolo | ||
Kemia formulo | ||
![]() | ||
Eritritolo | ||
![]() | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
CAS-numero-kodo | 149-32-6 | |
ChemSpider kodo | 13835932 | |
PubChem-kodo | 222285 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka senodora solidaĵo | |
Molmaso | 122,121 g mol−1 | |
Denseco | 1,451 g/cm−3[1] | |
Fandpunkto | 119°C [2] | |
Bolpunkto | 330°C [3] | |
Refrakta indico | 1,4502[4] | |
Ekflama temperaturo | 208,7°C [2] | |
Solvebleco | Akvo:solvebla | |
Mortiga dozo (LD50) | 13500 mg/kg (buŝe) [5] | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Eritritolo (mezo-1,2,3,4-butanotetrolo) estas dolĉgusta kunmetaĵo, kiu kemie apartenas al la sukeralkoholoj (alditoloj) kaj kiel manĝa aldonaĵo havas la E-numeron E968.
Ĝi reprezentas la mezoformon de la optike aktiva treitolo kaj estas uzata kiel anstataŭaĵo de sukero. Ĝi havas ĉirkaŭ 50-70 procentojn de la dolĉiga potenco de sukero (saĥarozo). [6]
Eritritolo estis malkovrita de la skota apotekisto John Stenhouse, kiu izolis la substancon ĉirkaŭ la jaro 1848. La substanco estis aprobita kiel manĝa aldonaĵo en Usono en 1997 kaj en Eŭropo en 2006 sen iuj kvantaj limigoj.