Ernest Shepard

Ernest Shepard
Persona informo
Naskonomo Ernest Howard Shepard
Naskiĝo 10-an de decembro 1879 (1879-12-10)
en Londono
Morto 24-an de marto 1976 (1976-03-24) (96-jaraĝa)
en Lodsworth
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Colet Court (en) Traduki
Heatherley School of Fine Art (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Ernest Shepard
Familio
Infano Mary Shepard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ilustristo
pentristo
karikaturisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj libroserio Winnie-la-Pu
La Vento en la Salikoj
vdr

Ernest Shepard [HAŬed ŜEped] aŭ je plena nomo Ernest Howard Shepard (n. la 10-an de decembro 1879 en Londono, m. 96-jaraĝa la 24-an de marto 1976 en Lodsworth proksime de Midhurst, vilaĝaj civilaj paroĥoj de la historia graflando West Sussex de Britio) estis brita artisto kiu aktivis kiel pentristo karikaturisto, sed atingis esceptan eminentecon kiel ilustristo de porinfanaj libroj.

kovrilbildo de la klasika libro Winnie-la-Pu en Esperanto

Multaj el la libroj, kiujn li ilustris, fariĝis klasikaĵoj de la internacia infana literaturo.

Aparte li konatas pro la ilustraĵoj de la libroj de Winnie-la-Pu (angle Winnie-the-Pooh), fikcia urso, kiun kreis la brita porinfana verkisto Alan Alexander Milne, kies unua el origine du libroj ankaŭ iĝis klasikaĵo de la tradukita Esperanto-literaturo. Liaj desegnaĵoj fariĝis neapartigeblaj de kiel esperantlingvaj kaj alilingvaj infanoj kaj la legantoj ĝenerale pensas pri tiuj rakontoj.

En intervjuoj li plurfoje menciis lian bedaŭron ke la sukcesaj ilustraĵoj por Winnie-la-Pu ombris lian alian laboron kiu inkludis ilustraĵojn por pli ol sesdek libroj. Interalie, lia laboro prezentiĝis kiel brita kontribuo en la arta konkurso de la somera Olimpiko 1928 en Amsterdamo.[1]

Lia edzino, Mary, ankaŭ estis artisto kies plej bonkonata laboro estis ilustraĵoj por la libroserio Mary Poppins de P. L. Travers.

  1. informo pri Ernest Shepard en la arta konkurso de la somera Olimpiko 1928 en Amsterdamo, arkivigita en decembro 2016 (angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne