Ernesto Halffter

Ernesto Halffter
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1905 (1905-01-16)
en Madrido
Morto 5-an de julio 1989 (1989-07-05) (84-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Rodolfo Halffter Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
dirigento
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.ernestohalffter.com
vdr

Ernesto Halffter Escriche (naskiĝis la 16-an de januaro 1905 en Madrido, Hispanio, mortis la 5-an de julio 1989 en Madrido) estis muzikisto hispana. Estas konsiderata -pro la malgranda verkaro de la alia disĉiplo, Rosa García Ascot- la unika lerninto de Manuel de Falla. Li estis frato de la same komponisto Rodolfo Halffter.

15-jaraĝa ekkomponis. En 1923 li ekkonis la majstron Manuel de Falla. Ili bone rilatis kaj post unu jaro, en 1924, kiam Halffter estis nur 19-jaraĝa, Falla fidis al li la dirigentadon de la Orquesta Bética de Cámara de Sevilo, el kiu li estos dirigento ĝis tis disiĝo.

En 1925 per lia verko Sinfonietta para orquesta li akiris la Nacian Premion de Muziko de Hispanio, kiun li reatingos en 1984. Halffter veturis al Parizo kie li plibonigis sian muzikarton danke al la influo de Maurice Ravel.

Kvankam kutime tiu grupo rilatas ĉefe al Literaturo eblas inkludi na Ernesto Halffter ene de la Generacio de 27 pro ties personaj kaj kulturaj rilatoj.

Estas aŭtoro de multnombraj verkoj por orkestro, krom por instrumentoj soloistaj.

Li edziĝis al la pianistino portugala Alice Câmara Santos, kaj sentis ĉiam intereson por la popola muziko de Portugalio, kie li longe loĝis. La plej elstara pruvo de lia muzika portugalemo estas Rapsodia portuguesa para piano y orquesta, de 1938. Eĉ oni nomis lin la portugala Halffter kontraste kun sia frato Rodolfo Halffter la meksika. Li komponis krome baletojn kaj filmomuzikojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne