Ernst Wilhelm Hengstenberg | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Ernst Wilhelm Theodor Hengstenberg | ||
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1802 en Fröndenberg | |
Morto | 28-an de majo 1869 (66-jaraĝa) en Berlino | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Alma mater | Bonna universitato vd | |
Familio | ||
Patro | Johann Heinrich Karl Hengstenberg vd | |
Gefratoj | Ida Hengstenberg • Eduard Hengstenberg • Karl Hengstenberg vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo • universitata instruisto • verkisto vd | |
Laborkampo | Biblia kritiko vd | |
Aktiva en | Humboldt-Universitato en Berlino vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ernst Wilhelm HENGSTENBERG (naskiĝinta la 20-an de oktobro 1802 en Fröndenberg, mortinta la 28-an de majo 1868 en Berlino) estis la plej grava antaŭenpuŝanto de luterana ortodoksimo en la 19-a jarcento.
Ĉe la Bonna universitato li studis filozofion kaj orientalajn lingvojn publikigante kiel 22 jaraĝulo tradukon de Metafiziko (Aristotelo) (Bonn 1824) kaj prilaboraĵojn de Muʿallaqāt de Imru' al-Qais (496-565; Bonn 1823). Dum sia akademia vivo li ŝatis la ideojn de la studentaj korporacijoj kaj ĉi-rilaten engaĝiĝis. En Bazelo, kie li estis privata instruisto en 1823/24, li konvertiĝis je tradiciega luteranismo. Tuj habilitiĝis li en 1824 ĉe la filozofia kaj en 1825 (tiam jam kontraŭbatalante raciismon kaj hegelanismon) ĉe al teologia fakultato de Berlino.
Berline li estiĝis en 1826 eksterorda, en 1828 orda profesoro pri teologio. Inter liaj sciencaj laboraĵoj servantaj dogmatikon menciindas: Christologie des Alten Testaments (Berlino 1829–35); Beiträge zur Einleitung ins Alte Testament (Berlino 1831–39); Kommentar über die Psalmen (Berlino 1842–47); Das Hohelied Salomonis (Berlino 1853); Das Evangelium Johannis (Berlino 1861–64); Die Offenbarung Johannis (Berlino 1849–1851; Die Weissagungen des Propheten Ezechiel (Berlino 1867–68).
Kiam en 1827 fondiĝis de li la periodaĵo "Evangelische Kirchenzeitung" (vera organo de neindulgemo!) lia rigore konservativa influo entendiĝis ankaŭ al eksterakademianoj.