Eroso | |
---|---|
Originala nomo | Ἔρως |
Sekso | vira |
Eble sama | Kupido, Turnu |
Familio | |
Patro | Poro |
Patrino | Penio |
Edzo/Edzino | sen valoro |
Infanoj | Volupto, Hedone |
Eroso (helene Ἔρως , latine Amoro aŭ Cupido) en helena mitologio estas dio de amo kaj amo mem; filo de dio de la milito Areso kaj diino de amo kaj beleco Afrodito, adorata ankaŭ kiel diino de rikolto.
Ĝia romia ekvivalento estis Amoro. Kiel Dionizo, estis ankaŭ li iam menciata kiel Eleŭtero, „liberiganto“. Laŭ pli malnovaj mitoj estas Eroso personigo de la potenca kaj ĉioviviganta forto, kiu naskiĝis post komenca Ĥaoso.
La nomo venas de la verbo ἔρασθαι (erastai), "arde deziri" kun la ĉefa signifo de "deziro de la sensoj". En la prahindeŭropa lingvo oni trovas la rekonstruitan elementon (e)rem "kompleziĝi" "delektiĝi".
Laŭ Heziodo Eroso naskiĝis sammomente kun patrino de la tero Gaja. Li kunigis la eligitajn komencoj de aferoj el kiuj ekestis ĉiuj vivantaj estaĵoj, dioj, homoj kaj bestoj.