Erquy

Erquy · Erge-ar-Mor · Erqi
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Saint-Brieuc
Kantono Pléneuf-Val-André / Pleneg-Nantraezh
Komunumaro Lamballe Terre et Mer
INSEE kodo 22054 [+]
Poŝtkodo 22430
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 929  (2022) [+]
Loĝdenso 148 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 38′ N, 2° 28′ U (mapo)48.631666666667-2.4641666666667Koordinatoj: 48° 38′ N, 2° 28′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 26,46 km² (2 646 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Erquy · Erge-ar-Mor · Erqi (Côtes-d'Armor)
Erquy · Erge-ar-Mor · Erqi (Côtes-d'Armor)
DEC
Situo de Erquy · Erge-ar-Mor · Erqi
Erquy · Erge-ar-Mor · Erqi (Francio)
Erquy · Erge-ar-Mor · Erqi (Francio)
DEC
Situo de Erquy · Erge-ar-Mor · Erqi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Erquy [+]
vdr

Erquy (prononco [ɛʁki] aŭ [erKI], jen france, bretone Erge-ar-Mor, galoe Erqi) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 3 929 loĝantoj sur areo de 26,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 148 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion, al la kantono Pléneuf-Val-André / Pleneg-Nantraezh kaj ekde decembro 2016 al la komunumaro Lamballe Terre et Mer. La teritorio havas komunan limon kun La Bouillie, Pléneuf-Val-André, Plurien kaj Saint-Alban.

La centro de Erquy situas funde de golfeto de marbordo de Pentievro inter la kabo de Erquy, natura loko akirita de la departementa konsilio de Côtes-d'Armor, kaj pinto de la Heussaye, konsistanta el restaĵoj de vulkana erupcio.

La haveno de Erquy, kiu ŝirmas ŝipareton de ĉirkaŭ 80 trolŝipoj estas konata kiel la « ĉefurbo » de la Jakoba pekteno, kaptata en la golfo de Saint-Brieuc.

Turisma celo tre ŝatata somere, Erquy ofertas la arkitekturajn ĉarmojn de siaj multaj domoj el rozkolora grejso.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne