Erwin Stresemann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Erwin Stresemann | |||||
Naskiĝo | 22-an de novembro 1889 en Dresdeno | ||||
Morto | 20-an de novembro 1972 (82-jaraĝa) en Berlino | ||||
Tombo | Waldfriedhof Dahlem (en) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Munkena universitato (1918–1920) Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo (1912–1914) Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Vesta Stresemann (en) (1941–) Elisabeth Stresemann (en) (1916–1939) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto scienca kolektisto zoologia kolektisto botanika kolektisto kuratoro zoologo universitata instruisto ornitologo historiisto de scienco vd | ||||
Laborkampo | Zoologio vd | ||||
Aktiva en | Molukoj vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Richard Hertwig vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Erwin STRESEMANN (naskiĝis la 22-an de novembro 1889 en Dresdeno, mortis la 20-an de novembro 1972 en Berlino) estis germana ornitologo.
Stresemann estis unu el la elstaraj ornitologoj de la 20-a jarcento. Ekde 1908 li studis biologion, komence en la Friedrich-Schiller-Universitato Jena, poste de 1912 kaj 1914 en la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo, tiam li vokiĝis al deviga armeservo en la unua mondmilito kaj inter 1918 kaj 1920 povis postdiplome fini la studojn en la Munkena universitato. En 1920 li doktoriĝis. El 1921 li respondecis pri la departamento pri birdoj en la Museum für Naturkunde en Berlino, kiu ĝis 2008 ankaŭ estis universitata muzeo de la Humboldt-Universitato en Berlino, kaj kuraĝigis nombrajn junajn germanajn sciencistojn, inklude Ernst Mayr kaj Bernhard Rensch.
Stresemann estis longdaŭra eldonisto de la Journal für Ornithologie. Lia plej grava verko estis la volumo Aves (1927 - 1934) en la germana Gvidlibro pri Zoologio. Li verkis ankaŭ Entwicklung der Ornithologie (1951), priskribon de la disvolviĝo de la ornitologio el Aristotelo al nuntempe.
Kelkaj specioj estas nomataj laŭ li, kiel la Stresemana korvo kaj aliajn li mem priskribis kiel la Bornea blua muŝkaptulo.