Erwin Strittmatter | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Erwin Strittmatter (1992)
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1912 en Spremberg, ![]() | ||||
Morto | 31-an de januaro 1994 (81-jaraĝa) en Schulzenhof, ![]() | ||||
Tombo | Dollgow Cemetery (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Demokratia Respubliko (1949–1990) Germanio ![]() | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Germanio ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Eva Strittmatter ![]() | ||||
Infanoj | Erwin Berner (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ole Bienkopp ❦ Q1195148 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Erwin STRITTMATTER [ervin ŝtritmate] (naskiĝis la 14-an de aŭgusto, 1912, mortis la 31-an de januaro 1994) estis germana verkisto.
Naskiĝinte en Spremberg, la filo de bakisto unue lernis la profesion de sia patro, poste li vivtenis sin i.a. kiel kelnero kaj kamparano. Post la dua mondmilito li ekinteresiĝis pri la verkado. Ekde 1951 li laboris kiel redaktoro en la minista regiono ĉirkaŭ la orientgermana urbeto Senftenberg kaj ekde 1954 li vivis en la vilaĝo Dollgow. Li estis edziĝinta al la verkistino Eva Strittmatter.
La verkaro de Erwin Strittmatter temas pri la vivo en orientgermanaj vilaĝoj post la venko de la socialismo. Subtenate i.a. de Bertolt Brecht kaj honorata per diversaj premioj, li estis unu el la plej multe legataj aŭtoroj en Germana Demokratia Respubliko (GDR).
Li mortis en Dolgow.