Esperanta slango

En Esperanta slango "krokodili": paroli sian propran lingvon inter si, en esperanta medio

Esperanta slango estas slango, uzata en Esperantujo. Ĝi estis kreita nature en la kurso de komunikado inter Esperantistoj en Esperanto-kunvenoj. La materialo por ĝia formado estas ofte afiksoj kaj kunmetado de du radikoj per kiuj estas kreitaj neologismoj. Alia formo de slango ankaŭ estas sakroj en Esperanto, la plej multaj el kiuj estas pruntado el la naciaj lingvoj, sed estas ankaŭ siaj propraj. La celo de la Esperanta slango estas plejparte esperantistoj mem, precipe la Esperanto-kulturo kaj ĝia historio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne