Esperanta Bildvortaro | |
---|---|
vortaro | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Rüdiger Eichholz |
Lingvoj | |
Lingvo | Esperanto |
Eldonado | |
Eldondato | 1988 |
Loko | Ontario |
Esperanta Bildvortaro estas verko de Rüdiger Eichholz, la traduko de la fama germana Das Duden Bildwörterbuch. Ĝi estas same ampleksa kaj valora kiel Plena Ilustrita Vortaro (PIV). Eichholz longdaŭre laboris proksime ĉe Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), li estis la prezidanto de ties Terminologia Fako, ankaŭ ano de Akademio de Esperanto. Pro malŝato flanke de veraj fondintoj de Terminologia Esperanto-Centro (TEC) de Universala Esperanto-Asocio (UEA), li estis dum la TEC-periodo prisilentata kaj nerespektata. Eichholz estis ankaŭ aŭtoro de Pekoteko (PerKomputora Termino-Kolekto) unue sur slipoj, poste en teksta editilo.
Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 1994.
En 2012 Flandra Esperanto-Ligo[1] akiris la rajton, per kontrakto kun Duden, eldoni novan Bildvortaron en Esperanto. Temas pri traduko de la 6-a, intertempe tre modernigita eldono.