Esperanta PEN-Centro | ||
---|---|---|
verkista organizaĵo ![]() | ||
Sidejo | La Chaux-de-Fonds | |
Fondinto(j) | Perla Martinelli • István Nemere • Giorgio Silfer vd | |
Esperanta PEN-Centro aŭ PEN Esperanto estas la esperanto-branĉo de la internacia verkista asocio PEN Club international. La organo de la Esperanta PEN estas Literatura Foiro. Esperanta PEN kunredaktis la Universalan Deklaracion pri lingvaj rajtoj[1]. PEN Internacia aŭspiciis kolokvon pri la esperanta tradukarto en Malago meze de oktobro 2014. Ĝin malfermis per ĉefprelego la prezidanto de la Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj de PEN Internacia, prof. Josep Terricabras[2].