La Esperanto-Centro Ora Ponto estas senprofita organizaĵo fondita en 2013 de Trezoro Huang Yinbao en la Jingchuan-gubernio de Gansu-provinco en Ĉinio. Trezoro Huang Yinbao nun estas la direktoro de la centro.
Tie estas interalie eldonata ekde 2017 la Unesko-Kuriero.
La celoj de la centro estas gastigi Esperanto-parolantojn, praktike trejni aktivulojn, servi esperantistojn kaj finance helpi junulojn por lerni Esperanton[1].