La Esperanto-flago, Standardo Esperantista aŭ Verda Flago estas unu el la simboloj de la Esperanto-movado. Inter la plej universale rekonitaj simboloj, la flago reprezentas popolon kaj la tutan valoron, kiun tiuj homoj esprimas, eĉ se ili ne havas propran ŝtaton[1].
Ĝi konsistas el verda tuko, havanta en la supra maldekstra angulo blankan kvadraton kun verda stelo; komence, en la stelo estis la litero E. Ĝia verdo simbolas la esperon, la blanko la pacon kaj neŭtralecon, kaj la kvinpinta stelo (nomata "verda stelo") la kvin (laŭ tradicia kalkulo) kontinentojn.