|
ILERA-konkurso
|
|
|
Nomo |
ILERA radioamatora konkurso
|
Regiono |
Mondo
|
Periodo |
2022-11-19+20
|
Organizanto |
ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj)
|
Ekzistas ekde |
1977
|
Celgrupo |
Radioamatoroj
|
Informa retpaĝo |
qsl.net/ly2fn/esperanto/ilera.html
|
|
La Esperanto-konkurso por radioamatoroj estas ĉiujare organizita de ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj). Ĝi okazas ĉiun trian kompletan semajnfinon de novembro. La unua Esperanto-konkurso okazis en 1977. Ĝi estis organizita de Hans Welling/DJ4PG. Dum la lastaj jaroj Wolf/DL1CC okupiĝis pri ĝi sed nur post la UK en Nitro. En 2024 Karleto Mays, WB4TNC respondecas pri la konkurso.